Vorto: preferi
-
(transitiva) Doni favoron al io sekve de komparo kun io alia; elekti ion kiel pli bonan aŭ akceptindan.
preferi morti ol senhonoriĝi
kaj preferos la morton ol la vivon ĉiuj restintoj
preferi supon ol viandon, poezion ol prozon
ĉar Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon, kaj konadon de Dio Mi preferas ol bruloferojn
mia edzino preparas manĝojn, kiujn mi certe preferas al la manĝoj el la kuirejoj de la plej bonaj hoteloj
el du malbonoj mi preferas la pli malgrandan
la viroj preferas la blondulinojn
mi preferus, ke vi mem alportu al mi la libron
mi preferus la perfidon de plej fidelaj servistoj, ol tian malfortecon de la lando
Roberto preferas pentri pejzaĝojn ol portretojn
Rimarko: La malpreferaton povas enkonduki la konjunkcio «ol» aŭ la prepozicio «al». Tiu lasta, ŝuldata al nacilingvaj modeloj, aplikeblas nur al substantivoj kaj pronomoj, kaj ĝia senco ne indikas klare ke temas pri la malpli bona elekteblaĵo. Male, «ol» estas uzata ankaŭ por enkonduki infinitivojn aŭ tutajn propoziciojn, kaj ĝia kompara senco funkcias same kiel ĉe la aliaj komparoj.
En aliaj lingvoj
- La angla: prefer
- La belorusa: аддаваць перавагу, лічыць за лепшае
- La ĉeĥa: chtít raději, dávat přednost, mít raději, preferovat
- La franca: préférer
- La germana: bevorzugen, präferieren
- La hispana: preferir
- La hungara: jobban szeret, előnyben részesít, preferál
- La kataluna: preferir
- La nederlanda: voorkeur geven, prefereren, verkiezen
- La portugala: preferir, dar preferência, gostar mais de, escolher
- La rusa: предпочесть, предпочитать
- La slovaka: dávať prednosť, preferovať
- La sveda: föredra