Vorto: predikato
-
Frazrolo esprimanta la agon aŭ staton de la subjekto.
en la frazoj «li sidiĝis», «ŝi ŝajnas juna», «for la neŭtralismon», la frazpartoj «sidiĝis», «ŝajnas juna», «for» estas predikatoj; plej ofte la predikaton esprimas verbo
-
Propozicio, entenanta variablon.
«x estas para nombro»
En aliaj lingvoj
- La angla: predicate
- La belorusa: выказьнік
- La bulgara: сказуемо
- La ĉeĥa: přísudek
- La franca: prédicat
- La germana: Prädikat
- La hispana: predicado
- La hungara: állítmány
- La nederlanda: gezegde
- La pola: orzeczenie
- La portugala: predicado
- La rusa: сказуемое
- La slovaka: prísudok
- La sveda: predikat
- La angla: predicate
- La belorusa: прэдыкат
- La franca: prédicat
- La germana: Prädikat
- La hungara: predikátum
- La pola: predykat
- La rusa: предикат