Vorto: preĝi
-
(netransitiva) Sin turni al dio, diino aŭ alia objekto de kulto, petante ties protekton, favoron aŭ dankante pro favoro.
preĝu al la Sankta Virgulino
preĝu kore kaj laboru fervore
ŝi portadis mem en la longa nokto sian malsanan infanon kisadis ĝin kaj preĝis por ĝi al Dio
kaj la tuta popolo diris al Samuel: Preĝu por viaj sklavoj al la Eternulo, via Dio, por ke ni ne mortu
ili preĝu pri la vivo de la reĝo kaj de liaj infanoj
li preĝos pri vi, kaj vi restos viva
ordonu al mi, por kiu tempo mi devas preĝi pro vi kaj pro viaj servantoj kaj pro via popolo, ke malaperu la ranoj
ŝi preĝis sian vesperan preĝon
aŭskultu la preĝon, per kiu via servanto preĝas antaŭ Vi hodiaŭ
En aliaj lingvoj
- La angla: pray
- La belorusa: маліцца
- La franca: prier
- La germana: beten
- La hispana: rezar
- La hungara: imádkozik
- La indonezia: [doa] berdoa, [ibadah] beribadah
- La kataluna: pregar
- La nederlanda: bidden
- La persa: دعا کردن, نیایش کردن, نماز خواندن
- La pola: modlić się
- La portugala: orar, rezar, fazer prece
- La rusa: молиться
- La sveda: bedja