Vorto: prajmo
-
Ujeto, enhavanta eksplodeman substancon kaj per kiu oni eksplodigas la pulvon de kartoĉo.
Johann Nikolaus von Dreyse en 1827 sukcesis konstrui nadlo-prajman fusilon, kies prajma mekanismo estis komplete interna, do bone protektita, ĝi estis ŝargata per nura kartoĉo, kiu enhavis kuglon, pulvon kaj prajmon
ĉe «du-aga» revolvero la premado de la ellasilo streĉas la ĉanon (kaj turnas la kartoĉujon) antaŭ frapi la prajmon
En aliaj lingvoj
- La bulgara: запалител
- La ĉeĥa: roznětka, zápalka (náboje)
- La franca: armorce
- La germana: Zündkapsel
- La hungara: gyutacs
- La itala: cappellotto (mil.), capsula (di cartuccia), innesco, detonatore
- La nederlanda: slaghoedje
- La portugala: espoleta, detonador
- La rusa: пистон, капсюль, детонатор, запал
- La slovaka: rozbuška (tech.)