Vorto: pra-

  1. Tre primitiva, el antaŭlonge.

    • praarbaro

    • prahejmo

    • prahistorio

    • prahomaro

    • pratempo

    • prapatro, prapatrino , pratipo

  2. Sekva, pli malproksima en grado de parenceco ol la ĵus antaŭa, tuj posta ol la indikita de la radikalo.

    • la pranepo estas la filo de la nepo

    • la praavo estas la patro de la avo

En aliaj lingvoj

    • La franca: pré- (ancien, primitif), proto-
    • La germana: Ur-
    • La hispana: pre- (antiquísimo, primitivo), proto-
    • La portugala: pré-
    • Volapuko: ül-
    • La franca: arrière- (parenté)
    • La hispana: bis- (parentesco de cuarta generación)
    • La rusa: пра-