Vorto: pozitiva
-
Bazita nur sur realaĵoj, faktoj.
pozitiva filozofio, scienco
-
Reala, praktike efektiviĝinta.
pozitivaj rezultatoj
-
Donanta, asertanta ion certan.
ligi la homojn povas nur sameco pozitiva, sed ne negativa
senreligieco donas al la homo neniun pozitivan apogon
feliĉe ni povas respondi tiun demandon tute pozitive
-
Asertanta simple la kvaliton, sen ia komparo.
pozitiva adjektivo
-
a. (parolante pri nombro aŭ parolante pri elemento en orda, adicie signata monoido) Pli granda ol nulo.
pozitiva kvanto povas esti signata per la signo +
kvadrato de reelo estas ĉiam pozitiva
b. (parolante pri afina izometrio) Tia, ke la determinanto de ĝia asociita endomorfio estas pozitiva.
-
Karakterizas bildon, kies nigraĵoj kaj blankaĵoj respektive respondas al tiuj de la reproduktita bildo.
-
Karakterizas tiun el la du elektroj, kiu respondas al la karbo ĉe pilo.
En aliaj lingvoj
- La belorusa: пазітыўны, станоўчы, дадатны
- La ĉeĥa: kladný, pozitivní
- La franca: positif
- La germana: positiv, positivistisch
- La hungara: pozitív
- La kataluna: positiu
- La nederlanda: positief
- La portugala: positivo
- La rusa: позитивный
- La slovaka: kladný, pozitívny
- Tokipono: pona
- La germana: fühlbar, greifbar, tatsächlich
- La rusa: позитивный, положительный
- La rusa: позитивный, утвердительный
- La germana: positiv
- La hispana: positivo
- La rusa: положительный (о степени сравнения)
- a. La angla: positive
- La germana: positiv
- La pola: dodatni
- La rusa: положительный
- b. La angla: proper (movement, motion)
- La franca: (isométrie) directe, (isométrie) positive
- La germana: eigentlich (-e Bewegung)
- La pola: (izometria) parzysta
- La rusa: собственное (движение)
- La germana: positiv
- La rusa: позитивный
- La germana: positiv
- La rusa: положительный