Vorto: povi
-
(transitiva) Havi la forton, lertecon aŭ kapablon necesan por fari ion.
kiu devas, tiu povas
kion oni volas, tion oni povas
du homoj povas pli multe fari ol unu
mi neniel povas kompreni, kion vi parolas
mi ne povas , ĉar ĝi estas sigelita
montru al li dankon, se pli oferi vi ne povas
-
(transitiva) Havi la rajton, la aŭtoritaton necesan por fari ion.
absoluta reĝo povas fari ĉion, kion li volas
oni ne povas malliberigi homojn, pro tio ke ili aŭskultis muzikon
tie, kie mi alestas, neniu povas teni nepunate la glavon nudigitan
ĝi prezentas simple mian personan opinion, kiun ĉiu el vi povas aprobi aŭ ne aprobi
-
(transitiva) Havi la permeson, la eblecon fari ion.
la personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de l' artikolo, povas en la unua tempo ne uzi
vi povas trovi tiujn ĉi ideojn plenumeblaj aŭ neplenumeblaj
ni povas diri «obei al la patro» kaj «la patron»
ĉiu, kiu ŝin vidis povis pensi, ke li vidas la patrinon
en malbona vetero oni povas facile malvarmumi
tre povas esti, ke
li povas alveturi en ĉiu horo
En aliaj lingvoj
- La angla: to be able to
- La belorusa: магчы
- La ĉeĥa: být sto, dovést, moci, umět
- La franca: pouvoir (v.)
- La germana: können, vermögen
- La hispana: poder
- La hungara: tud, képes, -hat, -het
- La indonezia: bisa, dapat
- La nederlanda: kunnen, mogen
- La portugala: poder (v.)
- La rusa: мочь
- La slovaka: dokázať, môcť, vedieť
- Tokipono: ken
- Volapuko: kanön
- La germana: können, dürfen
- La germana: können, dürfen, die Gelegenheit haben