Vorto: poto

  1. Kava vazo por enteni ion.

    • sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono

    • la patrino metis en la fornon malgrandan poton kun biero, por varmigi ĝin

    • ne batalu pot' el tero kontraŭ kaldrono el fero

    • poton taksu laŭ sono, sinjoron laŭ tono

    • bolpoto, kuirpoto

En aliaj lingvoj

    • La angla: pot
    • La belorusa: гаршчок, кацялок
    • La bulgara: тенджера, гърне
    • La ĉeĥa: hrnec, kotlík
    • La franca: pot
    • La germana: Topf
    • La hispana: vasija, olla
    • La hungara: fazék
    • La nederlanda: pot, pan
    • La pola: gar, garnek, garniec
    • La rusa: горшок, котелок
    • La slovaka: hrniec, nádoba