Vorto: potenca
-
Havanta grandan efikon.
potenca maŝino, rimedo
potencaj kverkoj
barbo potenca sed kapo sensenca
la belan peton, pli potencan ol glavo kaj lanco, vi forpuŝas
li ekmigris pluen trans la altajn potencajn montojn
-
Havanta grandan politikan aŭ juran influon.
potenca reĝo, regno
potenca reĝino
ruinoj de potencaj urboj ĉe la larĝa Danubo
la potenca reĝurbo Kopenhago
riĉa potenca sinjoro
la altepotenca imperiestro de Japanujo
la loto decidas inter potenculoj
antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo
En aliaj lingvoj
- La belorusa: моцны, магутны
- La ĉeĥa: mocný
- La franca: puissant
- La germana: mächtig, machtvoll, gewaltig
- La hungara: hatalmas, nagy hatalmú, nagy teljesítményű
- La nederlanda: machtig
- La rusa: сильный, мощный, могучий
- La slovaka: mohutný