Vorto: postfikso
-
Ĉia afikso metata post la radiko, interalie sufikso aŭ finaĵo.
participoj, antaŭ- kaj postfiksoj, la prepozicioj kaj mallonga vortlisto kompletigas la strukturajn klarigojn
-
Simile al postfikso, ĉiu el diversaj kromaĵoj (kromsignoj, funkciaj simboloj kaj tiel plu) metataj post la ĉefa parto de tuto.
EK donas plurajn eblojn de tajpomanieroj: rekte per elektitaj klavoj aŭ per antaŭsignoj/postsignoj (nomataj «prefiksoj» kaj «postfiksoj» de Jurio en EK), signoj tajpendaj antaŭ aŭ post C, G, H, J, S kaj U por produkti Esperantajn literojn
tiu notacio nomiĝas postfiksa, ĉar la operacioj staras post la operaciatoj
En aliaj lingvoj
- La belorusa: постфікс
- La nederlanda: achtervoegsel
- La pola: końcówka, przyrostek
- La rusa: постфикс