Vorto: posteulo
-
Tiu, kiu venas poste en tempo.
ĉiu generacio laboras por siaj posteuloj
la posteularo de Abraham
la posteuloj sentos teruron pri lia tago, kaj la antaŭulojn kaptos timo
ne restis memoro pri la antaŭuloj, kaj ankaŭ pri la posteuloj, kiuj estos, ne restos memoro ĉe tiuj, kiuj estos poste
venos tempo, kiam vi devos elekti edzinon, kies infanoj estos princoj de reĝa sango, kaj la filo via posteulo
niaj posteuloj legos en la historio
savi mian posteularon kontraŭ senprogrameco kaj konsekvence kontraŭ refalo en gente-religian ŝovinismon
En aliaj lingvoj
- La ĉeĥa: descendent, následník, nástupce, potomek
- La franca: descendant (subst.), successeur (subst.)
- La germana: Nachfolger, Nachkomme
- La hispana: descendiente
- La hungara: utód
- La nederlanda: opvolger
- La pola: następca, potomek
- La rusa: последователь, потомок
- La slovaka: následník, nástupca, potomok