Vorto: posta
-
Pli malfrua.
la postan paroladon mi ne aŭdis
la historio de la reĝo David, la antaŭa kaj la posta, estas priskribita en la kroniko de la antaŭvidisto Samuel
posta jarcento
la postaj generacioj
kiam la pomoj maturiĝis, oni kalkulis ilin, sed tuj en la posta tago unu mankis
-
Loke pli malproksima, malantaŭa.
la posta parto de ŝipo
la glavon trapenetris la postan parton de la korpo
la leporo ekstaris sur la postaj piedoj
terurita li kuris al la posta pordo, sed la hundo, kiu tie kuŝis, sin ĵetis al li
En aliaj lingvoj
- La ĉeĥa: pozdější
- La franca: ultérieur
- La germana: späterer
- La hispana: posterior (en el tiempo)
- La hungara: utána következő
- La rusa: последующий
- La slovaka: neskorší
- La franca: arrière (adj.)
- La germana: hinterer
- La hispana: posterior (en el espacio), parte trasera
- La hungara: hátsó
- La pola: późniejszy, tylny
- La rumana: din spate
- La rusa: задний