Vorto: post
-
Prepozicio montranta.
Rimarko: Por eviti konfuzon inter loka kaj tempa sencoj de «post», oni uzas la rimedojn montritajn sub «antaŭ».
-
Tempon pli malfruan ol alia.
post sufero venas prospero
ĝi estas kiel mustardo post la manĝo
post tri tagoj mi vizitos lin
post longaj jaroj de trankvilo la monto komencas fumiĝi
ordono post ordono, regulo post regulo
iom post iom
se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon
ni ankoraŭ ne resaniĝis post niaj antaŭaj venkoj
post paso de la dudek jaroj kaj post kiam Salomono konstruis la urbojn
lian edzinon vi prenis post kiam vi lin mortigis
-
Lokon pli malproksiman rilate al objekto, el vidpunkto de reala aŭ imagita observanto; malantaŭ.
la princo sidiĝis post kolono
ĉu post la pordo giganto staras kaj volas forkapti vin
li subaŭskultis post la pordo
eniri post ŝi
inter arbetoj kaj post la muro elrigardis krispaj kapetoj kaj nigraj brilantaj okuloj
kuri post iu
Rimarko: Pri uzo de post kun akuzativo, vidu al post, post...-n.
-
Rangon pli malaltan ol alia.
vi reĝos super Izrael, kaj mi estos la dua post vi
post la kapitano estas la leŭtenanto
En aliaj lingvoj
- La ĉeĥa: po, za (místně i časově)
- La franca: après (prép.), derrière (prép.)
- La hispana: después
- La kataluna: desprès
- La okcitana: après
- La pola: po, za
- La rumana: în spatele
- La slovaka: po
- La germana: nach
- La hispana: después
- La hungara: után
- La malaja: selepas
- La pola: po, za
- La rumana: peste
- La rusa: после, за (о времени), через (о времени)
- Volapuko: pos
- La germana: hinter
- La hispana: detrás, tras
- La hungara: mögött, után
- La pola: po, za
- La rumana: în spatele
- La rusa: позади, за (о месте, направлении)
- Volapuko: po
- La germana: nach
- La hispana: posterior
- La hungara: után
- La rumana: în spatele
- La rusa: после, за (о последовательности)