Vorto: posedi
-
(transitiva) Havi rajton aŭ eblon uzadi ion.
posedi riĉaĵojn, bienon, plurajn domojn
longa posedado kreas proprecon
lia koro forte jam decidis posedi vin
rajto de posedmastreco
-
(transitiva) Havi.
ĉiu medalo du flankojn posedas
a. Havi je sia dispono.
posedi ies sekreton, bonan organizon
al posedanto de metio mankas nenio
mi posedas ankaŭ tre malbone la anglan lingvon
b. Havi kiel kvaliton aŭ karakterizaĵon.
posedi ĉarmon, ioman sperton pri io, grandan prudenton
posedi famon de kuraĝulo
saĝo estas fonto de vivo por ĝia posedanto
En aliaj lingvoj
- La angla: possess
- La belorusa: валодаць, мець
- La ĉeĥa: držet, mít, vlastnit
- La franca: posséder
- La germana: besitzen
- La hispana: poseer
- La hungara: bír, birtokol, van neki
- La nederlanda: bezitten
- La rusa: владеть, обладать
- La slovaka: mať, vlastniť
- Volapuko: labön
- a. Volapuko: labedön