Vorto: portreto

  1. Rekonebla prezento de aparta persono.

    • li estas la portreto de sia patro

    • a. Rekonebla bildo de persono, tutkorpa aŭ limigita al la vizaĝo.

      • paŝtela portreto

      • vi ne rajtas montri al li la lastan ĉambron , kie estas la portreto de la princino de Ora Kupolo

    • b. Priskribo de la korpa aspekto aŭ de la karaktero de aparta homo.

      • fari en sia verko la portreton de siaj plej famaj samtempuloj

En aliaj lingvoj

    • La angla: portrait
    • La belorusa: партрэт
    • La ĉeĥa: podobizna, portrét
    • La franca: portrait
    • La germana: Portrait
    • La hispana: retrato, efigie (de una persona)
    • La hungara: portré
    • La nederlanda: portret
    • La portugala: retrato, efígie
    • La rusa: портрет
    • La slovaka: podobizeň, portrét
    • La sveda: porträtt