Vorto: porti

  1. (transitiva) Havi sur si aŭ kun si.

    • en la poŝo de mia pantalono mi portas monujon

    • en la mano li portis bastonegon

    • hundo bojas, vento portas la bojon

    • se via spir' en si venenon portus

    • mi portas la nomon Petro

    • a. Subteni pezan objekton.

      • porti infanon en la brakoj

      • porti valizon sur sia ŝultro

      • plenigu la sakojn de tiuj homoj per greno tiom, kiom ili nur povas porti

      • arbo portanta fruktojn

      • li konsentas porti ĉiujn elspezojn

    • b. Veste surhavi.

      • li portas rozokoloran superveston

      • ĉiu volas porti grandegajn perukojn

      • porti la verdan stelon

  2. (transitiva) Translokigi, alporti, transporti.

    • porti leterojn ĉe la poŝtejon, infanon hejmen

    • li ordonis, ke oni portu en la grandan salonon

    • ĝis maro fluu mia sang', portante malbenon al la bordo de l' barbaroj

  3. (transitiva) Havi ian senton en sia koro.

    • en mia brusto portas mi deziron malnovan

    • mi portas por vi amon plej varmegan en mia koro

    • li estas tre ekkolerema , tamen li ne portas longe la koleron

    • a. Senti sur sia konscienco ian moralan pezon.

      • vi portos la sekvojn de via senatento

      • porti grandan respondecon

      • la tuta gento sur si portas la koleron de la dioj

      • li portas sur si la kulpon de parencmortigo

    • b. Havi sufiĉan forton por ne esti premegata de morala pezo; toleri.

      • porti sian malfeliĉon

      • sorton malsaĝuloj timas, saĝuloj portas

      • porti la ŝarĝojn de la homa vivo

En aliaj lingvoj

    • La angla: carry
    • La belorusa: насіць, несьці
    • La ĉeĥa: mít na sobě, nést, nosit, přinášet
    • La franca: porter, supporter
    • La germana: bei sich haben, tragen
    • La hispana: llevar (consigo o puesto)
    • La hungara: hoz, visz, hord, visel
    • La nederlanda: dragen, brengen
    • La pola: nosić
    • La portugala: carregar, levar
    • La rusa: нести, носить
    • La slovaka: niesť, nosiť
    • La sveda: bära
    • La turka: taşımak
        • a. La germana: tragen
        •     La hispana: llevar, cargar con (peso)
        •     La rusa: нести, носить
    • La germana: bringen, herbeibringen, herbeitragen
    • La hispana: llevar, traer
    • La rusa: нести
    • La germana: tragen
    • La rusa: нести, носить
        • a. La germana: tragen
        •     La hispana: cargar con (culpas, responsabilidad...)
        •     La rusa: нести
        • b. La belorusa: пераносіць, выносіць
        •     La germana: ertragen, aushalten
        •     La hispana: soportar, sobrellevar
        •     La rusa: нести, переносить, выносить