Vorto: poro

  1. Ĉiu el la apenaŭ videblaj truetoj de la haŭto, tra kiuj eliras ŝvito.

    • ili forte lin ligis, tiel ke la sango preskaŭ elŝprucis el liaj okuloj kaj el ĉiuj liaj poroj

    • ĉiutage kvaronhoron vi dediĉu al la san' ekzercante ĉiun poron, ĉiun parton de organ'

  2. Ĉiu el la malgrandaj kavaĵoj en la strukturo de solida materialo, tra kiuj povas penetri likvoj aŭ gasoj.

    • por ebligi la ekstraktadon de nafto kaj gaso el la tero, la ŝtonaroj, kiuj enhavas tiujn materialojn, devas havi porojn

En aliaj lingvoj

    • La angla: pore
    • La belorusa: пора
    • La ĉeĥa: průduch, pór
    • La franca: pore
    • La germana: Pore
    • La hungara: pórus
    • La nederlanda: porie
    • La pola: por
    • La portugala: poro
    • La rusa: пора
    • La slovaka: pór
    • La sveda: por