Vorto: pordo
-
Malfermaĵo en muro de urbo, konstruaĵo, ĉambro, en flanko de veturilo aŭ maŝino por lasi en- kaj el-iron.
li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo
ĉe la eniro tra la pordoj
centporda Tebo
aĉeti siajn biletojn je la pordo de l' teatro
-
Plato, kiu fermas pordan spacon, kaj klape aŭ glite formoviĝas por ebligi trairon.
ŝlosi la pordon
vitra, krada pordo
kolere fermi pordon
frapi ĉe la pordo de iu
lasi malfermita la pordon por novaj traktadoj
la pordoj de ŝranko, forno
En aliaj lingvoj
- La angla: door, gate
- La belorusa: дзьверы
- La bulgara: врата
- La ĉeĥa: branka, dveře, průchod
- La ĉina: 门 [mén]
- La franca: porte
- La germana: Tür
- La hebrea: דלת
- La hispana: portal
- La hungara: ajtó
- La indonezia: pintu
- La nederlanda: doorgang
- La pola: drzwi
- La portugala: porta
- La rusa: дверь
- La slovaka: bránka, prechod
- La sveda: dörr
- Tokipono: lupa
- La germana: Tür
- La hispana: puerta
- La nederlanda: deur