Vorto: porcelano

  1. Ceramika substanco delikata, diafaneta, bakita el kaolino.

    • statuetoj, teleroj el porcelano

    • delikata porcelano, tiel multekosta, sed ankaŭ tiel rompebla

    • li rigardadis al la tualeta tablo, ĉar tie staris ĉarma malgranda paŝtistino el porcelano

  2. Porcelanaĵo.

    • ĉinaj porcelanoj

    • la tablo estis kovrita per blindige blanka tablotuko kaj delikata porcelano kaj sur ĝi plej bonguste vaporis rostita ansero, farĉita per prunoj kaj pomoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: porcelain
    • La belorusa: парцаляна, фарфор
    • La ĉeĥa: porcelán, porculán
    • La franca: porcelaine (matériau)
    • La germana: Porzellan
    • La hungara: porcelán
    • La nederlanda: porselein
    • La pola: porcelana
    • La portugala: porcelana
    • La rusa: фарфор
    • La slovaka: porcelán
    • La sveda: porslin