Vorto: por
-
Prepozicio sekviganta substantivon, adverbon aŭ infinitivon, kaj esprimanta.
Rimarko: Por estas kelkfoje erare uzata kun la senco de pro: mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro; la Eternulo juĝu vin por tio.
-
Celon.
por kia celo?
bastoneto sur kiu oni tenas plumon por skribado estas plumingo
la preparoj por la venonta kongreso
vojaĝi por plezuro
ni diru tion por lia laŭdo
la rajdvipo diris ke ĝi neniam krakas por fari komplezon al maljunuloj sed nur por la honoro de nefianĉigitaj
dudek jaroj da laborado por la Esperantismo
li riskas por la duba rezultato kuraĝe sian vivon
li estis invitita por kanti
li invitis min por festeno
la komitato donis permeson por elveturo
ni devas klarigi al ni por kio ni kunvenas
por kio (kion petante) vi venis al mi?
Rimarko: En tiu senco Zamenhof kelkfoje preterlasas la prepozicion antaŭ infinitivo: kiam mi kuŝiĝas dormi; donis al ili manĝi kaj trinki; oni vokas la bovon ne festeni sed treni. Tiu dirmaniero estas malofta kaj ne imitinda.
-
Destinon, la adaptiĝon al.
tio estas mia kabineto por laboro
kampo por la eksperimentoj de aeroplanoj
glaso, kiun oni uzas por vino
kuracisto por virinoj
vestoj por infanoj
ne estis akvo por la popolo
mi havas nenion por manĝi
havi multon, pli bonan por fari
ne havi la tempon por ludi
estas la horo por leviĝo el dormo
ĉu vi opinias min kapabla por tiu malnobla agado?
bombo sufiĉa por eksplodigi citadelon
miaj sagoj, tro malmultepezaj por tia vento, ne trafus la celon
li estas tro fiera por obei
-
Aĉetobjekton.
pagi cent frankojn por sia palto
tiu drapo kostas po dek markoj por metro
por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn
por du monatoj mi ŝuldas 30 frankojn
abonpago, tio estas pago por la abono
pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj
tiuj ĉi tagoj rekompencas lin por la malfacila pasintaĵo
-
Aĉet- aŭ vend-prezon.
aĉeti teon por unu franko
por tiu prezo la vesto ne estas kara
ĉu vi povas lasi la ĉambron por unu spesmilo?
povas esti ricevita por kelke da centimoj
vi kalkule enskribis lignon por dudek mil rubloj, dum en efektiveco vi ne donis eĉ por cent rubloj
oni donacas por speso kaj laborigas por spesmilo
por la mono pastra preĝo, por la mono romp' de leĝo
por sia oro ĉiu estas sinjoro
-
Predikaton (= kiel, kvazaŭ).
mi prenis vin por iu pli merita
mi prenis la danĝeron por ŝerco
oni povus preni tiun ĉambron por laborejo de artisto
vi akceptas por kontanta mono vortojn, kiuj ne enhavas indon
ŝtono servis al ni por seĝo
mi donos al vi la landon por eterna posedaĵo
-
Personon, je kies profito aŭ kontentigo oni agas.
voĉdoni por iu
kolekti monon por mizeruloj
aĉeti kukojn por la infanoj
tiu libro estas por vi
li kantetis por si mem
la naturo, kiu longan tempon batalis kontraŭ ni, batalas nun por ni
ĉiuj por si, por ĉiuj Di'
la fervoro por Esperanto
la motivoj por la akcepto de tiu propono
la por kaj la kontraŭ
-
Personon, kiun koncernas la ago (= konsiderante, rilate al).
nia regimentestro estas por siaj soldatoj, kiel bona patro
asigni difinitan salajron por iu
tio estas granda perdo por ni
tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda
la kongreso estis vera triumfo por Esperanto
mia spiro fariĝis abomena por mia edzino
tri aferoj estas nekompreneblaj por mi
-
Estontan tempodaŭron, dum kiu devas daŭri la ago.
forvojaĝi por tri semajnoj
pruntedonu al mi vian libron por unu momento
foriri por ĉiam
vi faris Izrael via popolo por eterne
tiu manĝaĵo estos provizo por la lando por la sep jaroj
En aliaj lingvoj
- La angla: for
- La ĉeĥa: pro, k, na, za (účelové)
- La franca: pour
- La germana: für
- La hispana: para, por
- La indonezia: untuk
- La nederlanda: voor, om te
- La portugala: por, para
- La slovaka: pre, za
- Volapuko: plo
- La rusa: для, чтобы (kun infinitivo)
- La bulgara: за
- La rusa: для, чтобы (kun infinitivo)
- La rusa: за (о цене)
- La rusa: за (о цене)
- La rusa: за
- La rusa: за
- La rusa: для
- La rusa: на