Vorto: popolo
-
Etno.
la literaturaj produktoj de aliaj popoloj fariĝus por ni tiel same atingeblaj, kiel la verkoj de nia propra popolo
la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian
mi kredas, ke ĉiuj popoloj estas egalaj kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj, sed ne laŭ lia deveno
formikoj, popolo ne forta
-
Regataro kontraste kun regantaro.
la senato kaj la popolo romaj
grandeco de popolo estas gloro de reĝo
kiam regas malvirtulo, la popolo ĝemas
popola tumulto
popola kunveno
-
Plimulto de nacio kontraste kun kleruloj, riĉuloj kaj tiel plu.
popolo diras, Dio diras
la popolo nomas elokventeco la kapablon paroli laŭtege kaj longe
popola kutimo
venas proverbo el popola cerbo
En aliaj lingvoj
- La angla: people
- La belorusa: народ
- La ĉeĥa: lid, národ
- La franca: peuple
- La germana: Volk
- La hispana: pueblo
- La hungara: nép
- La kataluna: poble
- La nederlanda: volk
- La portugala: povo
- La rusa: народ
- La slovaka: národ, pospolitosť, ľud
- La franca: peuple, population
- La germana: Volk, Bevölkerung
- La hispana: pueblo, población
- La nederlanda: bevolking
- La franca: peuple
- La germana: Volk, gemeines Volk, Plebs
- La hispana: la gente
- La nederlanda: gepeupel