Vorto: popo
-
Neformala sinonimo por ortodokskristana pastro (presbitero).
ĉiu vizitis lernejon en kiu oni kolektive preĝas ĉiun matenon , la popo ĉiam sidiĝas apud la urbestro dum oficialaj ceremonioj
ĉu popo vi estas aŭ diablo, mi malestimas vin
anstataŭ ortodoksa popo – sekretario de la komunistpartia baza grupo
Rimarko: Ne konfuzu kun papo.
-
Facila artostilo farata por amasa moda uzo, precipe en kantmuziko.
eksmembro de la franca popbando «Lolita»
En aliaj lingvoj
- La angla: pope (Eastern orthodox)
- La belorusa: поп
- La ĉeĥa: mll. pop, pop-art
- La franca: pope
- La germana: Pope
- La greka: παπάς
- La hungara: pópa
- La nederlanda: pope
- La portugala: pope
- La rusa: поп
- La slovaka: pop-art
- La ĉeĥa: mll. pop, pop-art
- La franca: pop (musique)
- La kataluna: pop (mús.)
- La nederlanda: popmuziek
- La portugala: pop (música)
- La rusa: поп-музыка
- La slovaka: pop-art