Vorto: poplo
-
Genro el familio salikacoj (Populus) de arboj kaj arbedoj kun triangulaj, kor- aŭ ovoformaj longtigaj folioj, kun amentoj kaj kapsuloj du- ĝis kvarpartaj, enhavantaj multajn lanugajn flugsemojn, similajn al neĝeroj.
ĝi estis malnova domo, kun altaj muroj kaj altkreskaj poploj
En aliaj lingvoj
- La angla: poplar
- La belorusa: таполя
- La bulgara: топола
- La ĉeĥa: topol
- La franca: peuplier
- La germana: Pappel
- La hungara: nyár(fa)
- La nederlanda: populier
- La pola: topola
- La portugala: choupo, álamo
- La rumana: plop
- La rusa: тополь
- La slovaka: topoľ
- La sveda: poppel