Vorto: ponto
-
Konstruaĵo ebliganta trairon de rivero, fosaĵo, kavo ks.
ŝtona, fera, ligna ponto
la arkaĵoj de ponto
bruligi post si la pontojn
la afero ne staras sur pinto de ponto
-
Parto de kordinstrumento, subtenilo, sur kiu estas streĉitaj la kordoj.
la instrumento havas 4 aŭ 5 pontojn
-
(figure) Interkomunikilo.
ni deziras krei ligantan ponton inter la gentoj
Esperanto estas ponto trans ĉiuj lingvaj limoj
Hungarlando estas ponto inter oriento kaj okcidento
tiu procedo prezentos ponton de transiro
ŝi serĉis ponton al pli intima konversacio
En aliaj lingvoj
- La angla: bridge
- La belorusa: мост
- La ĉeĥa: kapitánský můstek, velitelský můstek
- La ĉina: 桥 [qiáo]
- La franca: pont (voirie)
- La germana: Brücke
- La greka: γέφυρα
- La hispana: puente
- La hungara: híd
- La indonezia: jembatan
- La nederlanda: brug
- La norvega: bro
- La pola: most
- La portugala: ponte
- La rumana: pod
- La rusa: мост
- La slovaka: kapitánsky mostík, veliteľský mostík
- La sveda: bro
- La turka: köprü
- La franca: chevalet (partie d'instr. de musique)
- La franca: pont (fig.), lien (fig.), transition