Vorto: polvo

  1. Eretoj de solida materialo sufiĉe malpezaj por ŝvebi en gaso, aparte en aero.

    • viŝi la polvon de l' planko

    • disfali en polvon

    • vi estas polvo kaj refariĝos polvo

    • ĵeti polvon en la okulojn;

    • liaj malamikoj leku polvon

    • la mebloj estis kovritaj de polvo

    • tus! tus! la purigisto ne faru tiom da polvo!

En aliaj lingvoj

    • La angla: dust
    • La bulgara: прах
    • La ĉeĥa: prach
    • La franca: poussière (collectif)
    • La germana: Staub, Pulver
    • La hispana: polvo
    • La hungara: por
    • La nederlanda: stof
    • La pola: pył, kurz, proch (głównie w wyrażeniu: "z prochu powstałeś, w proch się obrócisz)
    • La portugala: pó
    • La rusa: пыль, прах
    • La slovaka: prach
    • La sveda: damm