Vorto: polo

  1. Ŝtatano de Pollando.

    • Zamenhof ne estis ppololo tial, ke la moderna Pollando estis parto de Rusio, do oficiale li estis ruso

    • do mi konkludas, ke Koperniko estis polo

    • dum elektoj en oktobro la pola popolo voĉdonis plimulte por aliaj, tiel ke Kaĉinski kun sia partio PiS forpisis sin el la registaro

    • Rimarko: En Fundamenta Krestomatio aperas la vorto «polo» ankaŭ kun la signifo «poluso»: la triangulo formita, sur la sfero ĉiela, per la polo, la zenito kaj la suno.

  2. Homo kun pola nacieco.

    • la personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aŭ poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon

    • pola patrioto diras, ke en «Polujo» ĉiuj devas esti poloj, sed tiuj samaj poloj indignas, kiam en alia lando oni postulas, ke ili estu ne-poloj

En aliaj lingvoj

    • Ido: Poloniano, Polono
    • La ĉeĥa: Polák
    • La franca: Polonais
    • La germana: Pole
    • La nederlanda: Pools staatsburger
    • La pola: Polak
    • La slovaka: Poliak
    • Tokipono: jan Posuka
    • Volapuko: Polänan
    • La franca: Polonais
    • La nederlanda: Pool
    • La pola: Polak