Vorto: pokalo
-
Iom luksa, funelforma glaso, kun kruro kaj piedo, ofte kun kovrilo, destinita por trinkado de vino aŭ biero.
inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi
altaj kruĉoj por vino, skatoletoj kun boteletoj de parfumoj, oraj kaj arĝentaj pokaloj kaj glasetoj, fajencaj supujoj kaj pladoj
Sargon ordonis alporti al si grandan vitran pokalon
salono plenigita per muziko kanto rido kaj sonoj de pokaloj
li manĝis tritikan platan kukon, plenmanon da daktiloj kaj trinkis pokalon da malforta biero
li profunde ekspiris kaj eltrinkinte grandan pokalon da vino komencis mediti
mi fariĝu Hebreo se unu pokalo da tia nektaro ne valoras du draĥmojn
-
Samforma ujo el valora metalo donata kiel trofeo en konkursoj.
Oratora Konkurso siatempe premiita per la arĝenta «Pokalo Ivo Lapenna"
piedpilka pokalo
En aliaj lingvoj
- La angla: cup, goblet
- La belorusa: келіх, кілішак
- La ĉeĥa: kalich, pohár, pokál, číše
- La franca: coupe
- La germana: Pokal
- La nederlanda: bokaal
- La portugala: taça
- La rusa: бокал, рюмка
- La slovaka: kalich, pohár, čaša
- La angla: cup, trophy
- La belorusa: кубак (спартовы)
- La nederlanda: beker (trofee), trofee
- La rusa: кубок