Vorto: poemo

  1. Grandforma poeziaĵo, pli longa ol balado, ofte disdividita en ĉapitrojn (ĉi-okaze kutime nomatajn kantoj).

    • antikvaj Hindaj poemoj

    • la poemoj de Homero kaj Heziodo

    • la filozofia poemo de Lukrecio «Pri la naturo de la aĵoj»

    • la romantikaj poemoj de Bajrono

    • jam ne plu temas pri poemo verkita en Esperanto , sed pri poemo, kiu povus esti verkita en neniu alia lingvo, ol Esperanto

    • senkompara riĉo kaj koncizo, multflanka filozofia erudicio kiun li enverŝas en sian Poemon kaj al kiu similan li supozas ankaŭ en la leganto

    • Rimarko: La poemoj ekzistas en ĉiuj literaturoj, sed ial la okcidentaj lingvoj malhavas terminon por tiu formo poezia, kaj la okcidentaj esperantistoj ofte nomas poemo ĉian ajn poeziaĵon. Por parolanto de lingvo kiu havas apartan nomon por poemoj tio estas egale stranga, kiel nomi ĉian prozaĵon romano (celante ĉi tiun analogion, Kabe en sia vortaro difinis poemon kiel «romanon en versoj»). La vorto poemo tamen estis oficialiginda nur por la strikta senco grandforma, alie ĝi estus malnecesa duoblaĵo por la vorto «poeziaĵo».

En aliaj lingvoj

    • La angla: poem
    • La belorusa: паэма
    • La bulgara: поема, стихотворение
    • La ĉeĥa: báseň
    • La franca: poème
    • La germana: Gedicht
    • La hispana: poema
    • La hungara: költemény
    • La kataluna: poema
    • La nederlanda: gedicht
    • La pola: poemat
    • La portugala: poema
    • La rumana: poem
    • La rusa: поэма
    • La slovaka: báseň
    • La turka: manzume, destan