Vorto: poŝo
-
Speco de saketo alkudrita al vestaĵo.
minaci per pugno en la poŝo
li metis la fajrilon en la poŝon kaj iris
en sia dekstra poŝo li portis la papermonon, en lia maldekstra poŝo troviĝis la pasporto, kaj en leda saketo sur la brusto li havis kelke da alkudritaj oraj moneroj
poŝtuko
poŝhorloĝo
libro ― poŝformataĵo kun la triobla titolo
per poŝtelefonoj oni mesaĝas pli rapide ol, kiel oni ŝercas, per la flava «helika poŝto»
-
(figure) Monujo.
multo en kapo, sed nenio en poŝo
el fremda poŝo oni pagas facile (ledo)
sin turni al poŝo;
pagis bonan poŝmonon al oficistoj
En aliaj lingvoj
- La angla: pocket
- La belorusa: кішэнь
- La franca: poche
- La germana: Hosentasche, Jackentasche, Westentasche
- La hebrea: כיס
- La hispana: bolsillo
- La hungara: zseb
- La indonezia: kantong, saku
- La kataluna: butxaca
- La nederlanda: zak (in kledingstuk)
- La pola: kieszeń
- La portugala: bolso, algibeira, bolsa
- La rusa: карман
- La sveda: ficka
- La germana: Geldtasche, Börse, Portmonee
- La pola: kieszeń