Vorto: poŝkomputilo

  1. Unubloka komputilo, sufiĉe malgranda (la dimensioj kutime ne superas 16×8×2 cm) kaj malpeza (la maso proksimume 150–500g) por esti portebla en poŝo de laborvesto.

    • lernantoj ekopinias, ke danke al poŝkomputilo ili subite pli scias ol la pedagogo

    • legi libron per speco de poŝkomputilo estas io stranga

    • poŝkomputiloj kaj lertaj poŝtelefonoj, kiuj taŭgas ne nur por legi librojn, sed ankaŭ por telefoni, retumi kaj multe pli

En aliaj lingvoj

    • La angla: handheld (computer), palmtop computer, PDA (personal digital assistent), pocket computer
    • La belorusa: надалонны кампутар, надалоньнік
    • La bulgara: преносим компютър
    • La franca: ordinateur de poche, palmtop
    • La germana: Handheld (Computer), PDA (Personal Digital Assistent)
    • La hispana: Asistente Personal Digital, PDA, ordenador de bolsillo
    • La hungara: zsebszámítógép, palmtop, PDA (personal digital assistent)
    • La indonezia: komputer saku, pembantu digital pribadi, PDA
    • La nederlanda: zakcomputer, PDA
    • La pola: komputer kieszonkowy
    • La rumana: calculator de buzunar
    • La rusa: карманный компьютер