Vorto: po
-
Prepozicio signifanta disdividon kaj uzata.
-
Antaŭ numeralo determinanta substantivon, kiu estas cirkonstanca komplemento, por montri, ke la kvanto aŭ mezuro esprimata de tiu numeralo ne rilatas unufoje al ĉiuj objektoj aŭ personoj kune konsiderataj, sed rilatas ripete kaj sinsekve al ĉiu el ili aparte.
mi fumadis cigaredojn po 20 rubloj por cento
ŝi ricevis iel du lecionojn po dudek spesdekoj por horo
mi kudrados po 10 horoj ĉiutage por 20 spesdekoj
la drapo kostas po 2 dolaroj por metro
oni trovas biletojn po 8 frankoj ĉe la sekretario
la komitato estas rebalotota ĉiun trian jaron po triono
la infanoj estis venditaj por tuta jaro po 1 draĥmo ĉiu
oni povas nokti po 6 frankoj
la kurso daŭras dum 10 tagoj po 30 minutoj
Rimarko: En multaj frazoj kun po, unu substantivo estas subkomprenita aŭ forlasita. La kazo de la sekva ĉeestanta substantivo (inter parentezoj) dependas de ties funkcio en la frazo: mi fumadis cigaredojn (kostantajn) po 20 rubloj por cento; mi kudrados (teksaĵon) po 10 horoj ĉiutage por 20 spesdekoj; ĉiu grupo havas la rajton sendi al la kongreso (delegitaron) po unu delegito por ĉiu plena deko da siaj membroj; mi legos (la libron) en ĉiu tago po dek kvin paĝoj; eniris al Noa en la arkeon (bestoj) po du el ĉiu karno; veluro, kostanta (monon) po tri guldenoj por ulno. Konsekvence, kiam la ĉeestanta substantivo estas akuzativigita, ĝi evidente ne dependas de po, sed de la verbo: al ĉiuj li donis dolarojn po unu; tiuj studentinoj havas amantojn po pluraj.
-
Antaŭ numeralo determinanta substantivon, kiu laŭlogike estas objekta komplemento aŭ kelkfoje subjekto, por montri, ke la kvanto aŭ mezuro esprimata de tiu numeralo rilatas ne sume al ĉiuj objektoj aŭ personoj kune konsiderataj, sed rilatas dise, ripete aŭ sinsekve al ĉiu el ili aparte.
el ĉiuj brutoj puraj prenu al vi po sep paroj, virbestojn kaj iliajn inojn
la gastoj trinkis po glaseto da vino
ili ricevis po 5 pomoj
al ĉiu el la infanoj mi donis po 3 pomoj
se mi legos en ĉiu tago po 15 paĝoj, mi finos la tutan libron en 4 tagoj
elektu al vi po 3 homoj el ĉiu tribo
Rimarko: Kvankam ĉi tiu uzado de la vorteto po estas Zamenhofa, sekve bonstila, ĝi ofte embarasas iujn esperantistojn, kies gepatra lingvo ne havas similan esprimilon. Por facile forigi tiun embarason, oni povas aŭ simple eviti uzi la prepozicion po, anstataŭigante ĝin per la vorto ĉiu, kiu havas saman disdividan sencon (Vidu la suprajn ekzemplojn metitajn en parentezoj), aŭ alglui ĝin al la numeralo kiel disdividan prefikson, aŭ ankaŭ rigardi ĝin kiel adverbon samvaloran kiel prefikso kaj seninfluan sur la kazo de la sekvanta komplemento, konforme al la konsiloj de Lippmann, Bennemann, k.a. kaj al la plurfoja uzado de bonaj verkantoj: vi donos po 5 talentojn jare; li devis trovi po 13 reprezentantojn de l' metiistoj. Z mem skribis: al ĉiu el la laborantoj li donis po kvin dolarojn , kaj deklaris en siaj L. R.: «Inter la esprimoj doni po 2 pecojn kaj doni po 2 pecoj estas ankoraŭ malfacile diri, kiu estas la pli bona, kaj tial ambaŭ esprimoj estas uzeblaj kaj bonaj».
Rimarko: «Ĉiu» per si mem ne neprigas egalan aŭ sammanieran distribuon, do la rimedo proponita en la antaŭa rimarkigo ne estas plenvalora anstataŭaĵo: jen 100 spesoj, pagu al ĉiu kaj ni finu la aferon (ne temas pri egala distribuo, kaj 100 spesoj estas ne poa sed la suma kvanto). Krome, la distribuado ne nepre koncernas ĉiun: al iuj el la servistoj li donis po 10 spesojn.
-
Nomo de la dudeka litero de la Esperanta alfabeto: , uzata i.a. kiel.
nomoj de la literoj: no, o, po, ro
a. (maj.) simbolo de fosforo:;
P
b. (maj.) mallongigo de Patro:;
P
c. (maj.) simbolo de peta:;
P
ĉ. (min.) mallongigo de paĝo:;
p
d. (min.) simbolo de piko:;
p
-
po (prepozicio)
En aliaj lingvoj
- La angla: at the rate of, apiece, @
- La ĉeĥa: po (dvou| třech)
- La franca: à raison de
- La rusa: по
- La slovaka: (á), po
- La germana: zu, für
- La hispana: por
- La germana: je, jeweils
- La hispana: cada uno
- La franca: p (lettre)
- a. La franca: phosphore
- b. La franca: Père
- c. La franca: péta
- ĉ. La franca: page
- d. La franca: pico