Vorto: plurlatero

  1. Ebena surfaco, kiun limas finia nombro da tiaj strekoj, ke ĉiu el ĝiaj randoj estas rando de unu alia streko.

    • Rimarko: La studataj en elementa geometrio plurlateroj estas plejofte konveksaj, kaj oni plie postulas de ili, ke tri sinsekvaj verticoj ne estu samrektaj.

    • Rimarko: Bricard , kiel estas ĉe li kutime, uzas la prefikson «mult» anstataŭ «plur». Krome li aludas al senca diferenco inter «multlatero» kaj «multangulo», sed ŝajnas, ke tiu diferenco validas nur en kelkaj maloftaj figuroj, kiel la t.n. «plena kvarangulo».

En aliaj lingvoj

    • La angla: polygon
    • La belorusa: многавугольнік, многакутнік
    • La franca: polygone
    • La germana: Vieleck, Polygon
    • La hispana: polígono
    • La hungara: sokszög, poligon
    • La nederlanda: veelhoek, polygoon
    • La pola: wielokąt, wielobok
    • La portugala: polígono
    • La rusa: многоугольник