Vorto: pluralo
-
Multenombro.
en esperanto la substantivan kaj adjektivan pluralon markas «j»
se vi prenos ian artikolon esperantan, prezentitan de niaj kontraŭuloj por senkreditigi Esperanton, vi preskaŭ ĉiam trovos nur unu aferon: grandan amasigon de la plurala finiĝo «j»
en Esperanto «vi», escepte, eĉ ne havas apartan pluralan formon
en ĉiuj hebreaj verboj, la finaĵo de la plurala imperativo estas -u: «ŝir» (kanti) ⟶ «ŝiru» (kantu)
En aliaj lingvoj
- La angla: plural
- La belorusa: множны лік
- La ĉeĥa: množné číslo, plurál
- La franca: pluriel (subst.)
- La germana: Mehrzahl, Plural
- La hungara: többes szám, pluralis
- La nederlanda: meervoud
- La persa: جمع (دستور زبان), صیغهٔ جمع
- La portugala: plural
- La rusa: множественное число
- La slovaka: množné číslo
- La sveda: plural