Vorto: pluraj

  1. Numerala nedifina adj., kiu karakterizas nedifinitan kvanton da nombreblaj aferoj, kontraste kun la unuo aŭ kun malpli granda kvanto.

    • en la daŭro de kelkaj semajnoj li maljuniĝis je pluraj jaroj

    • pluraj personoj atestis tion

  2. Samsenca nedifina numerala pronomo.

    • pluraj estis vunditaj

    • Rimarko: Iuj, iom da insistas pri la nedifiniteco, sed sen aludo al granda aŭ malgranda nombro. Malmultaj insistas pri la malgrandeco de la kvanto. Kelkaj insistas pri tio, ke la montrita nombro, kvankam sufiĉe granda, estas tamen pli malgranda ol alia kvanto kaj egalvaloras kiel: ne tre multaj. Pluraj insistas pri tio, ke la montrita nombro, kvankam ĝi ne estas tre granda, estas tamen pli granda ol unu, kaj ĝi estas samvalora kiel: sufiĉe multaj. Dum la malo de kelkaj estas neniu, la malo de pluraj estas unu.

En aliaj lingvoj

    • La angla: more than one, multiple, several
    • La belorusa: не адзін, некалькі, многа, многія
    • La ĉeĥa: mnozí, nejeden, několik, více
    • La franca: plusieurs
    • La germana: mehrere
    • La hispana: varios
    • La hungara: több
    • La nederlanda: verscheidene
    • La pola: kilka, parę, niejeden
    • La portugala: vários, bastantes, mais de um
    • La rusa: несколько, многие, больше одного
    • La slovaka: mnohí, nejeden, niekoľko, viacerí
    • La sveda: flera
    • Tokipono: mute
    • La hungara: többen, többek
    • La portugala: vários, bastantes, mais de um