Vorto: plumo
-
Ĉiu el la kornecaj tubetoj garnitaj per lanugo, kiuj kovras la korpon de birdoj.
ĉapelo ornamita per plumoj
malpeza kiel plumo
kokete plumita bireto
sin ornami per fremdaj plumoj
-
Skribilo farita el tubeto de plumo, kies ekstremon oni pintigis, aŭ el similforma metallameno tenata per plumingo.
de la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon
ŝtalplumo estas tro rigida
-
(figure) Aŭtoreco, verkmaniero de iu.
ĉu artikolon, verkitan de la talenta plumo de mia bofrato, oni ne volis akcepti?
En aliaj lingvoj
- La angla: feather
- La belorusa: пяро
- La bulgara: химикал
- La ĉeĥa: peří, ptačí pero
- La franca: plume
- La germana: Feder
- La hispana: pluma
- La hungara: toll
- La nederlanda: pen
- La pola: pióro
- La portugala: pena, pluma
- La rumana: pană
- La rusa: перо
- La slovaka: pero (vtáčie i na písanie)
- La angla: pen
- La portugala: pena, caneta