Vorto: plue
-
Akcentita formo, samsenca kiel plu.
li plue diris kelkajn vortojn
mi plue silentos pri tio
kaj ankoraŭ plue ŝi naskis filon
estu plue pastrino de l' diino laŭ ŝia volo
mi sukcesis altreni min ĝis la fenestro, sed plue miaj fortoj ne sufiĉis
la pluvo falegadis ĉiam plue kaj plue
En aliaj lingvoj
- La angla: in addition, more, again, further
- La belorusa: далей, яшчэ
- La ĉeĥa: dále, nadále
- La finna: edelleen, lisäksi, pidemmälle
- La franca: davantage, continuellement
- La hungara: továbbiakban, továbbá
- La nederlanda: verder
- La pola: w dalszym ciągu
- La rusa: дальше, далее, ещё
- La slovaka: ďalej