Vorto: plu

  1. Adverbo indikanta daŭradon kaj neĉesadon de stato aŭ ago en la tempo (= daŭre, pli longtempe).

    • malgraŭ siaj promesoj li drinkas plu

    • tenu ankaŭ plu tion en sekreto

    • danĝere estas lin lasi plu en tia libereco

    • plu diri

    • plu fari

    • plu labori

    • plu vivi

    • Usono plu konstruas militŝiparon

    • Rimarko: Z klarigas, ke "diri pli anstataŭ plu oni povas tre ofte, sed ne ĉiam. Pli = pli multe, plu = daŭre, pli malproksimen; pli signifas kvanton, multecon, plu signifas daŭradon (en loko aŭ tempo); en abstraktaj okazoj ni ofte povas uzi unu esprimon anstataŭ la dua, ĉar tiam ilia senco fariĝas preskaŭ la sama; sed kiam ni volas paroli rekte pri kvanto aŭ pri daŭrado (aŭ malproksimiĝado), tiam ni ne povas intermiksi ambaŭ vortojn".

    • Rimarko: Kun nea vorto, plu signifas la maldaŭron, la ĉesigon de ago aŭ stato: mi ne povas iri unu paŝon plu; ne parolu plu; ĝis tie kaj ne plu; mi lin ne vizitos plu; li ne povis plu sin deteni; ne aperu plu antaŭ mia vizaĝo; li plu neniam batalos kontraŭ vi; nun li kuŝas, por neniam leviĝi plu; formorti, dormi kaj nenio plu; nun, kiam plu nenia savo por ni restas; neniaj duboj plu. jam ne, ankoraŭ ne, ne pli.

    • Rimarko: La tre malgranda diferenco inter la senco de plu kaj tiu de ankoraŭ 2 kuŝas en tio, ke ankoraŭ signifas esence ripeton, dum plu precize signifas daŭradon.

  2. Adverbo indikanta pli malproksimajn, atingotajn partojn de la medio aŭ objekto en kiu okazas aŭ kiun koncernas ago, procezo kaj tiel plu.

    • se vi legus plu , vi vidus, ke la fino estas pli klara

    • kaj tiel plu

    • hodiaŭ, kion plu vi scias?

    • Kion plu, mia Joĉjo, vi deziras?

En aliaj lingvoj

    • La angla: even longer, ever more, further, again, on (as in: live on)
    • La belorusa: далей, яшчэ
    • La ĉeĥa: dále, více, dál, nadále
    • La finna: edelleen, yhä, vielä, (kun nea vorto:) enää
    • La franca: plus, davantage
    • La germana: weiter
    • La hungara: tova, tovább
    • La nederlanda: verder, meer, langer
    • La pola: dalej, nadal
    • La portugala: mais (continuação)
    • La rumana: încă, mai departe
    • La rusa: дальше, далее, ещё
    • La slovaka: ďalej
    • La angla: further, further on, more, on