Vorto: ploto
-
Manĝebla fiŝo, kun blanka ventro kaj ruĝaj okuloj kaj naĝiloj, vivanta en nesalaj akvejoj de Eŭropo kaj Okcidentazio; genro el familio ciprinedoj (Rutilus).
al la supraĵo alnaĝis arĝentobrilaj plotoj kaj avide kaptadis la panerojn
En aliaj lingvoj
- La belorusa: плотка
- La ĉeĥa: plotice obecná
- La franca: gardon
- La germana: Plötze, Rotauge
- La hispana: gobio
- La hungara: koncér
- La nederlanda: voorn
- La portugala: carpa
- La rusa: плотва
- La slovaka: plotica