Vorto: ploro

  1. Esprimo de doloro per larmoj, ĝemoj.

    • de plendo kaj ploro ne foriĝas doloro

    • amiko en ĝojo kaj ploro

    • li petegis lin kun ploro

    • ne sufiĉas ploro al kreditoro

    • atentu mian ploron, ĉar mi tre senfortiĝis

    • mi apenaŭ povis deteni min de ploro

    • la rido ja similas al ploro

    • plorakiri pardonon

En aliaj lingvoj

    • La angla: cry
    • La belorusa: плач, рыданьне
    • La ĉeĥa: plakání, pláč
    • La franca: pleurs
    • La germana: Weinen
    • La hispana: lloro, llanto
    • La hungara: sírás
    • La indonezia: tangis, tangisan
    • La nederlanda: geween
    • La pola: płacz
    • La rusa: плач, рыдание
    • La slovaka: plač
    • La sveda: gråt