Vorto: plori
-
(netransitiva) Montri sian doloron larmante kaj ĝemetante.
li demandis ŝin pro kio ŝi ploras
unu floras, alia ploras
plori pri siaj pekoj
plori pri la morto de infano
ŝi ĵus mortis, la maljuna homo estis tre ekscitita kaj ploris kiel infano
Jakob kisis Raĥelon kaj laŭte ekploris
tio estas larmoj ploritaj duonon da jarcento antaŭe
ofte kantas la buŝo, kiam ploras la koro
la vento kisis la arbon, kaj la roso ploris larmojn pri ĝi
la vento ploras
En aliaj lingvoj
- La angla: to weep, cry
- La araba: بَكَى -ِ بُكَاءً
- La belorusa: плакаць, рыдаць
- La bulgara: плач
- La ĉeĥa: brečet
- La franca: pleurer
- La germana: weinen
- La hispana: llorar
- La hungara: sír
- La indonezia: [tangis] menangis
- La nederlanda: huilen, wenen, schreien
- La norvega: gråte
- La pola: płakać
- La portugala: chorar, prantear
- La rusa: плакать, рыдать
- La slovaka: plakať, revať
- La sveda: gråta