Vorto: pleno
-
La tuta, kompleta enhavo de io.
mi ne povas postuli de unu eldonaĵo, ke ĝi prezentu la plenon de la vivo
antaŭ ducent-tricent jaroj oni flate nomis la popolon fonto de potenco, la demagogoj modestmiene petis ĝin delegi al ili peceton el la pleno de siaj rajtoj
-
Speciale, kunsido aŭ alia aranĝo kiun partoprenas ĉiuj anoj de organizaĵo aŭ ties supera instanco.
specialaj raportoj de la Komisiono informas la Plenon pri ĝia agado
En aliaj lingvoj
- La ĉeĥa: všechno (v něčem obsažené)
- La rusa: полнота
- La slovaka: všetko
- La rusa: пленум