Vorto: plendo
-
Ago plendi pro doloro.
de plendo kaj ploro ne foriĝas doloro
ĉe ili estas ploro, ĝemoj, plendoj
-
Ago plendi pro malkontento pri io.
plendo senfara ne estas defendo
-
Formala sciigo al juĝejo pri ricevita maljustaĵo.
meti plendon kontraŭ iu ĉe la tribunalo
En aliaj lingvoj
- La angla: complaint
- La belorusa: скарга
- La bulgara: оплакване, жалба
- La ĉeĥa: nářek, stížnost, žaloba
- La franca: plainte
- La germana: Klage, Beschwerde
- La hispana: queja
- La hungara: panasz
- La kataluna: queixa
- La nederlanda: klacht
- La rusa: жалоба
- La slovaka: ponosa, sťažnosť, žaloba