Vorto: plena

  1. Enhavanta la tutan enhaveblan kvanton.

    • glaso plena je vino

    • plenblovi ion

    • da puntoj, rubandoj, tuloj, atlasoj plene estis en la ŝrankoj

    • ni fariĝos plena de ebrieco kaj malĝojo

    • koro tro plena, buŝo parolas

    • Rimarko: La radiko plen estas ofte uzata kiel prefikso kun la signifo, ke la montrata entenantaĵo estas konsiderata kiel mezurunuo: plenbuŝo, teli száj plenmano da io; maroknyi li prenu plenmanon el la faruno; plenkulero; plenbrako; ölnyi plengorĝo, plenbuŝo da lakto; 24 horoj faras unu plentagon.

  2. Kompleta; al kiu mankas nenia necesa parto aŭ eco.

    • la pli juna filino estis la plena portreto de sia patro

    • plena vortaro

    • lumo leviĝanta, kiu ĉiam pli lumas ĝis plena tagiĝo

    • malvera pesilo estas abomenaĵo por Dio, sed plena pezo plaĉas al li

    • plena mallumeco, malriĉeco

    • perfekta, en la plena senco de l' vorto

    • plenkuiri viandon

    • plenaĝa

    • plenkreska knabino

    • mastreco en tuta pleneco

  3. Enhavanta grandan kvanton.

    • la haveno estas plena de ŝipoj

    • teksto plena de eraroj

    • kapo plena je ideoj, projektoj

    • inter plene da kadavroj

  4. (parolante pri angulo) Situanta ekster du egalaj lateroj, do ampleksanta la tutan ebenon; kies mezuro egalas al 360˚.

En aliaj lingvoj

    • La angla: full
    • La belorusa: поўны
    • La ĉeĥa: celý, naplněný, plenární, plný, vrchovatý, úplný
    • La franca: plein
    • La germana: voll
    • La hispana: lleno
    • La hungara: teli
    • La kataluna: ple
    • La nederlanda: vol
    • La portugala: pleno, cheio, completo, total, cabal, inteiro
    • La rusa: полный
    • La slovaka: plný, ucelený, úplný
    • La sveda: full
    • La franca: complet, entier
    • La hispana: completo, entero
    • La hungara: teljes, egész
    • La kataluna: complet, enter
    • La nederlanda: volledig
    • La sveda: fullständig
    • La hispana: lleno
    • La hungara: tele
    • La nederlanda: vol
    • La sveda: full
    • La angla: perigon, full (angle)
    • La ĉeĥa: plný
    • La franca: plein, total
    • La germana: Voll-(winkel), voll (-er Winkel)
    • La hispana: lleno, perigonal
    • La hungara: teljes (szög)
    • La kataluna: ple (angle)
    • La pola: pełny
    • La rusa: полный