Vorto: pleje
-
En la plej alta grado, maksimume.
ĉiu laboristo pleje 50-jara rajtas ripozi
-
Plej ofte.
oni povis nur malofte vidi ŝian ĉapelon sur tiu loko, kiun tiu ĉi vestaĵo pleje okupas ĉe la aliaj homoj
pleje okazas, ke...
en nia lingvo la vortoj pleje estas pli naturaj kaj pli bonsonaj se ili estas ne kunligataj
la infanoj estas trankvilaj pleje tiam, kiam oni enlitigis ilin
En aliaj lingvoj
- La angla: at most, maximally
- La belorusa: найболей, найбольш, больш за ўсё
- La ĉeĥa: nejvíce
- La finna: eniten
- La franca: au maximum
- La germana: höchstens
- La hungara: legfeljebb
- La nederlanda: hoogstens
- La rusa: больше всего
- La slovaka: najviac nadovšetko, najväčšmi
- La angla: most often
- La belorusa: найчасьцей, звычайна
- La finna: enimmäkseen
- La franca: dans la plupart des cas, le plus souvent
- La germana: meistens
- La hungara: leginkább, leggyakrabban
- La nederlanda: meestal
- La rusa: чаще всего, по большей части, обычно