Vorto: plato

  1. Objekto malpli dika ol larĝa kaj longa.

    • ŝtala, lada, vitra, fotografa plato

    • stratoj pavimitaj per ŝtonaj platoj

    • la plato de la glavo

    • la fermoplato de la kesto

    • ĉiu pordo havis du fermoplatojn, kiuj ambaŭ estis moveblaj

    • pordo, sur kiu brilis kupra plato kun la surskribo: Informa oficejo

    • ili bakis macajn platpanojn

En aliaj lingvoj

    • La angla: plate, slab, board, sheet
    • La ĉeĥa: destička, plochá vrstva, plát
    • La franca: plat (partie plate de qc), plaque
    • La hebrea: לוח
    • La hispana: plato llano, plato pizzero, tabla
    • La hungara: lap (lemez)
    • La itala: piatto (parte piatta), lastra, piastra, placca, targa (in generale), tavellone
    • La nederlanda: plaat
    • La pola: płyta
    • La rusa: пластина, плата
    • La slovaka: doštička, plochá vrstva, plát
    • La turka: plaka