Vorto: plata
-
Prezentanta malgrandan dikecon kompare kun la du aliaj dimensioj.
plata nazo
li manĝis tritikan platan kukon
plataj patoj kun kovriloj
plata kiel cimo
ŝuoj, kiujn li estis tretplatiginta
en tiu libro kuŝas rozo, premplatigita kaj sekigita
larĝa vosto, platigita de la flankoj
-
Prezentanta nur malaltajn reliefojn.
plata vizaĝo
virino kun plata brusto
plata muro
ĉirkaŭe vidiĝas nur plata tero
akraj, plataj pecoj da glacio
plata pajla tegmento
grundo kvazaŭ kreita por dancado, plata kiel telero
la luno hele lumis sur la grandan ŝtonon, kiu antaŭe ĉiam aspektis por li malplena kaj plata
plata prozo, verso
En aliaj lingvoj
- La angla: flat
- La ĉeĥa: mělký, plochý, splasklý
- La franca: plat (adj.)
- La germana: flach, platt
- La hebrea: שטוח
- La hispana: llano, chato, plano, raso
- La hungara: lapos
- La itala: piatto (agg.)
- La nederlanda: plat
- La pola: płaski
- La portugala: chato, plano, raso, chão
- La rusa: плоский
- La slovaka: plochý, plytký
- La turka: yassı