Vorto: plasta

  1. El plasto.

    • la kovrado per plasta membrano povas antaŭenigi la floradon, la maturiĝon kaj la fruktoproduktiĝon de la plantoj

    • oni havas nur tiajn modernajn pomojn envaksitajn, kvazaŭ plastajn

    • la tuta vojo estas kovrita de pakaĵoj, plastaj manĝilaroj kaj kartonaj tasoj

    • plastaĵoj

  2. (figure) Plasteca.

    • ilia tuta organizo ŝajnas fariĝinta plasta, kaj emas deiri iomete de la gepatra tipo

En aliaj lingvoj

    • La ĉeĥa: plastový, umělohmotný, z plastu
    • La franca: plastique (adj.)
    • La germana: Plaste-, plastisch
    • La slovaka: plastický