Vorto: plano

  1. Antaŭe pripensita kaj ordigita aranĝo de efektivigota verko aŭ entrepreno.

    • la plano de tiu romano estas konfuza

    • skizi grandiozan planon de propagando

    • intence kaj kun antaŭpretigita plano ili neniel volus malutili al iu

  2. Desegno prezentanta konstruon, urbon aŭ regionon kaj montranta la situacion, la proporciojn kaj la rilatojn de la diversaj partoj.

    • gvidlibro kun planoj kaj ilustraĵoj

  3. Rilata malproksimeco en kiu troviĝas vidaĵoj aŭ en kiu estas perspektive metataj reprezentaĵoj en desegno aŭ pentraĵo.

    • la figuro de la unua plano estas belega

    • la montoj, kiuj formas la lastan planon

    • troviĝi sur la antaŭa plano

    • stari sur la unua plano

    • tiu okazo metis sur la unuan planon la ideon pri lingvo internacia

    • ni devas meti niajn personajn gustojn sur la lastan planon

En aliaj lingvoj

    • La angla: plan
    • La belorusa: плян
    • La ĉeĥa: nákres, návrh, osnova, plán, rozvrh, záměr
    • La franca: plan
    • La germana: Plan
    • La hispana: plan
    • La hungara: terv
    • La nederlanda: plan
    • La portugala: plano
    • La rusa: план
    • La slovaka: nákres, návrh, plán, rozvrh, zámer
    • La germana: Plan
    • La hispana: plano
    • La hungara: tervrajz
    • La hispana: plano
    • La hungara: plán