Vorto: plando

  1. Suba plata parto de la piedo, kiu tuŝas la teron, kiam oni paŝas aŭ staras.

    • bestoj kvarpiedaj , kiuj iras sur siaj plandoj

    • de la plando de via piedo ĝis via verto

    • mi ne donos al vi el ilia lando eĉ larĝecon de plando

    • la Eternulo metis ilin sub la plandojn de liaj piedoj

    • la vojo brulas sub liaj plandoj

  2. Plandumo.

    • meti ion sub la plandon de siaj ŝuoj

    • perdu vi la ŝuplandojn kaj kuru nudpiedaj

    • feliĉe libera, se eĉ sen plandoj ĉe la ŝuoj kaj kun flikita ĉemizo

En aliaj lingvoj

    • La angla: sole
    • La belorusa: падэшва (нагі)
    • La ĉeĥa: chodidlo
    • La franca: plante du pied
    • La germana: Fußsohle
    • La hispana: planta del pie
    • La hungara: talp
    • La indonezia: telapak kaki
    • La itala: pianta del piede
    • La nederlanda: zool
    • La pola: podeszwa (stopy)
    • La portugala: planta do pé
    • La rusa: подошва (ноги)
    • La slovaka: chodidlo, podošva
    • La sveda: fotsula
    • La indonezia: sol
    • La itala: suola
    • La nederlanda: zool (v.schoen)
    • La pola: zelówka, podeszwa buta
    • La sveda: sula