Vorto: piro

  1. Frukto de pirarbo, ekstere verda, flava aŭ ruĝeta, laŭ specoj globa aŭ tubera ĉe la supra ekstremo, kun iom malmola, dolĉa karno.

    • apude staris du korboj plenaj de sovaĝaj piroj kaj pomoj

    • ruĝaj pomoj kaj grandaj piroj sin apogis al melono

    • duonon de tiu ĉi piro mi manĝis, kvaronon mi donis al mia nevo, kaj la lastan kvaronon mi forĵetis

    • kompari pirojn kun pomoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: pear
    • La belorusa: груша (плод), ігруша (плод)
    • La bretona: perenn (frouezhenn)
    • La bulgara: круша
    • La ĉeĥa: hruška
    • La franca: poire
    • La germana: Birne
    • La hispana: pera
    • La hungara: körte
    • La indonezia: pir
    • La nederlanda: peer
    • La pola: gruszka
    • La portugala: pêra
    • La rusa: груша (плод)
    • La slovaka: hruška
    • La turka: armut